WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Reĝoj 12
1 - En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba.
Select
1 - En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba.
2 - Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
3 - Nur la altaĵojn oni ne senfunkciigis; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
4 - Kaj Jehoaŝ diris al la pastroj: La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas laŭtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,
5 - la pastroj prenu al si, ĉiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, ĉie, kie troviĝos ia difekto.
6 - Sed ĉar ĝis la dudek-tria jaro de la reĝo Jehoaŝ la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
7 - la reĝo Jehoaŝ alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili: Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu ĝin por rebonigo de la domo.
8 - Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.
9 - La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis ĝin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris ĉe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo.
10 - Ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.
11 - Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj elspezadis ĝin por la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
12 - kaj por la masonistoj kaj la ŝtonhakistoj, kaj por aĉeti lignon kaj hakitajn ŝtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por ĉio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
13 - Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, ĉiajn orajn vazojn kaj arĝentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;
14 - sed oni donadis ĝin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
15 - Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
16 - La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo: ĝi estis por la pastroj.
17 - En tiu tempo ekiris Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ekmilitis kontraŭ Gat kaj venkoprenis ĝin; kaj Ĥazael intencis iri kontraŭ Jerusalemon.
18 - Tiam Jehoaŝ, reĝo de Judujo, prenis la tutan sanktigitaĵon, kiun sanktigis Jehoŝafat kaj Jehoram kaj Aĥazja, liaj patroj, reĝoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu troviĝis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj li sendis tion al Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ĉi tiu foriris de Jerusalem.
19 - La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
20 - Liaj servantoj leviĝis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joaŝon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
21 - Jozaĥar, filo de Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de Ŝomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.
2 Reĝoj 12:1
1 / 21
En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget